Jesu-Infano de Prago
En unu la plej antikva parto de historia centro de Prago, en Malá Strana, troviĝas preĝejo Virgulino Maria la Venka kun la monaĥejo de Praga Jesu-Infano de Ordeno de Nudpiedaj Karmelanoj. La nomo de loka monaĥejo devenas de statuo Jesu-Infano, kiun loka religia societo de karmelanoj ricevis en la jaro 1628 kiel donaco de nobela Polyxena de Lobkowicz.
Sinjorino Polyxena, kiu akiris la statuon de ŝia patrino, hispana dukino Maria Manrique de Lara, kontentigis kun la donaco deziron de lokaj karmelanoj havi en la monaĥejo unu statuon aŭ alian imagon de Jesu-Infano. Ili volis tiamaniere esprimi profundan devotecon por Enkarniĝo de Dio kaj Sinjoro Jesuo Kristo.
Kiel multaj aliaj barokaj statuoj, ankaŭ Praga Jesu-Infano estas volvita en vestaĵo – koloro dependas de respektiva periodo de Eklezia jaro. Entute vestejo de Jesu-Infano enhavas ĉirkaŭ 100 vestaĵojn: liaj admirantoj donacis ilin por esprimi dankemon por elaŭditaj preĝoj. La plej malnova vestaĵo, donaco de imperiestro Ferdinando la III-a, devenas el duono de la 17-a jarcento.
Danke al tiu ĉi mirakla statuo la preĝejo iĝis ŝatata pilgrimloko por fideluloj devenaj el la tuta mondo kaj unu el la ĉefaj pilgrimlokoj de ĉefdiocezo Prago. Ĉiujare venas ĉi tien du milionoj da pilgrimantoj. Grandaj admirantoj de Praga Jesu-Infano estis ekzemple sankta Teresa el Lisieux kaj Edith Stein. La Papo Benedikto la 16-a donacis dum la vizito en Prago la 26-an de septembro 2009 al la statuo oran kronon.
Fakto ke Jesu-Infano estis interpretata kiel reĝo, reliefigas Evangelion. La Evangelio de Mateo komencas kun la genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham. Jam frue post lia naskiĝo venas homoj da malproksimaj lokoj por adori novnaskitan reĝon. Fine de la vivo Jesuo estis krucumita kiel reĝo.
Kiam ni vidas antaŭ ni Dion kiel infano, ni ne timas Lin. Li kiel infano bezonas nian amon, niajn korojn, niajn manojn, nian helpon. Samtempe infano Jesuo estas indikita ankaŭ kiel reĝo. Globo en lia maldekstra mano simbolas tutan universon, kiu estas sub signo de la kruco kaj ripozas en manoj de infano Jesuo. Kun la dekstra mano Reĝo de la paco benas homojn.
Preĝo de la Papo Benedikto la 16-a
(La preĝo de la Papo Benedikto la 16-a al Jesu-Infano de Prago, kiun li preĝis okaze de sia vizito en kirko de la Virgulino Maria la Venka en Prago la 26-an de septembro 2009.)





