Preĝo
de la Papo Benedikto la 16-a al Jesu-Infano de Prago
Sinjoro Jesuo,
ni havas Vin antaŭ la okuloj kiel infanon
kaj ni kredas, ke Vi estas Filo de Dio,
kiu fariĝis homo pere de la Sankta Spirito
en sino de la Virgulino Maria.
Simile kiel en Betlehemo
ankaŭ ni, kune kun Maria kaj Jozefo,
anĝeloj kaj paŝtistoj,
adorkliniĝas antaŭ Vi kaj konfesas,
ke Vi estas nia ununura Savinto.
Vi fariĝis malriĉa,
por ke ni riĉiĝu el via malriĉeco:
donu, ke ni neniam forgesu
malriĉulojn kaj tiujn, kiuj suferas.
Protektu niajn familiojn,
benu al ĉiuj infanoj de la tuta mondo
kaj donu, ke nin ĉiam regu la amo,
kiun Vi alportis, por ke ĝi igu la vivon pli feliĉa.
Donacu al ĉiuj homoj, Jesuo,
ke ili komprenu mesaĝon de Dia naskiĝo,
ke ili komprenu, ke vi venis donaci
al la tuta homa familio lumon, ĝojon kaj pacon.
Ĉar Vi estas Dio
kaj Vi vivas kaj regas kun Dio la Patro
en unueco kun la Sankta Spirito
en ĉiuj jarcentoj.
Amen.





